1-a MARO
Marborda Aranĝo
17-24-a de septembro 2005 en Biograd na moru
(en meza Dalmatio, Kroatio)
feria kunestado de esperantistoj kaj iliaj familianoj kaj amikoj
komforta
– agrabla – bonpreza
Aranĝo
sen kunsidoj, komitatoj, rezolucioj … por
ferii, ripozi,
malstreĉiĝi …
en agrabla kompanio
en belega dalmatia marbordo
ĝuante la
maron ...
promenojn tra pinarbaroj
kaj stratetoj de historia kaj turisma urbeto ...
ekskursante al proksimaj
naciaj parkoj: la fama insularo Kornati, kaskadoj de rivero Krka, montara naturparko Paklenica...
La kondiĉoj:
Aliĝkotizo: 25,00 € (rabato: dua samadresa familiano pagas
15,00 €, la aliaj po 10,00 €)
Aliĝkotizo inkluzivas
organizajn laborojn kaj elspezojn, okazigon de interkona kaj adiaŭa vesperoj, prelegon pri la
regiono;
ne inkluzivas asekuron nek ion alian kio ne estas
inikita
Loĝado: en nova tristela pensiono de
esperantisto Anto Čančar (HR/AT)
Apartamentoj "Čančar" ***
ŝtona plaĝo 400m – sabla plaĝo 900m - urbocentro
400m
Prezo
de tranokto
po tago kaj apartamento aŭ ĉambro, en Eŭroj:
|
Tipo de ĉambro aŭ
apartamento (nombro de personoj) |
Prezo en Eŭroj |
|
Apart. 2+1 Apart. 4+1 Apart. 6+1 |
20.- 26.- 34.- |
|
Ĉambro 2+0 Ĉambro 2+1 |
16.- 16.- |
La prezoj inkluzivas:
litaĵojn,
akvon, elektron, la finan purigadon
La prezoj ne
inkluzivas
restadimposton (cca. 1 € tage por plenkreskulo; 0,5 €
por infanoj 12-18 jaraj)
Krompago por la apartamento kun klimatizilo:
5 € tage (laŭ
mendo)
Oni luas ĉambrojn kaj apartamentojn,
ne
unuopajn
litojn.
Eblas plilongigi
la restadon en la posta semajno (ĉiam po 3 aŭ 7 tagoj), pagante nur la loĝadkostojn
Pagado
-
aliĝkotizo: tuj kun la aliĝo
- antaŭpago por loĝado: cca. 30% antaŭ la alveno
-
la resto:
surloke
FERIU
KUN NI !
Informoj:
Orbis Pictus de
Višnja Branković
Via Parini 5, IT-34
129 Trieste
Tel/Fax: 0039-040 767 875
retadreso: bravo2006
@ libero.it (forigu la spacojn)
retpaĝo de la pensiono: www.biograd-cancar.at.tt